A  /  B  /  C  /  D  /  E  /   F  /  G  /  H  /  I  /  J  /   K  /  L  /  M  /  N  /  O  /   P  /  R  /  S  /  T  /  U  /  V  /  W  /  X  /  Z

La Murdoj de Kadavrejo Strato

E >> Edgar Allan Poe >> La Murdoj de Kadavrejo Strato

Pages:
1 | 2 | 3 | 4


KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ




EDGAR ALLAN POE
(1809-1849)


LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO


Esperantigis
EDWIN GROBE




1998
Eldonejo-Arizona-Stelo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281-1550
Usono




Edgar Allan Poe
"LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO"
Unua Eldono, Auxgusto, 1998


Origina Anglalingva Titolo
"THE MURDERS IN THE RUE MORGUE"




LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO




La mensaj kvalitoj nomigxantaj analizaj nur malmulte analizeblas en
si. Ni taksas ilin cxefe laux iliaj efikoj. Ni scias pri ili, inter
aliaj informajxoj, ke por posedanto posedanta ilin preterabunde, ili
estas cxiam fonto de la plej vigla gxojo. Same kiel la fortikulo
festegas sian fizikan potencon, gxuante tiujn ekzercojn kiuj
aktivigas siajn muskolojn, felicxigas la analiziston tiu intelekta
agado kiu _malimplikas_. Li spertas plezuron plenumante ecx la plej
bagatelajn taskojn utiligantajn lian talenton. Li sxatas enigmojn,
rebusojn, hieroglifojn, elmontrante en sia solvo de cxiu, gradon da
_sagaceco_ kiu al la ordinara prikonscio sxajnas preternatura. Liaj
rezultoj, efektivigite de la animo kaj esenco mem de metodo, havas la
tutan aspekton, verdire, de intuicio.

La solvokapablon multe vigligas eble matematika studado kaj
precipe tiu plej alta brancxo nomigxanta, maltauxge kaj, kvazaux
superlative, ununure pro siaj retroiraj funkcioj: analizo. Tamen
kalkuli ne estas en si analizi. Sxakludisto, ekzemple, kalkulas sed
ne analizas. Sekvas ke sxakludado, rilate al siaj efikoj sur mensan
karakteron, ege miskomprenigxas. Mi ne verkas traktaton nun, sed
simple antauxparolas per hazarde elektitaj perceptajxoj iom strangan
rakonton. Tial mi elprofitos la okazon deklarante ke la superajn
potencojn de la kontemplema intelekto pli rigore kaj pli utile
laborigas malpompa matcxo de damludo ol cxiuj komplikaj sxakludaj
frivolajxoj.

Cxe sxakludo, kie la pecoj havas malsamajn kaj bizarajn movojn, kun
diversaj kaj sxangxantaj valoroj, oni erare taksas profunda (kaj ne
malkutima eraro gxi estas) tion kio estas nur kompleksa. La _atento_
cxi-tie potence alvokigxas. Se gxi malvigligxas nur momenteton,
preteratentajxo okazas, kaj rezultas vundo aux malvenko. Pro tio ke
la eblaj movoj estas ne nur multnombraj sed ankaux envolvitaj, pli
multnombrigxas la ebloj ke okazu tiaj preteratentajxoj. Naux fojojn
el dek estas la plej koncentrema kaj ne la plej akrapensa ludanto kiu
venkas.

Cxe damludo tamen, kie la movoj estas unikaj kaj havas nur
malmultan malsamecon, malmultnombrigxas la ebloj preteratenti kaj
la atentokapablo havas nur ioman utilon. Tial, se iu ajn ludanto
pridisponas avantagxojn, tiujn li gajnas pere de supera sagaceco.
Por iom konkretigi la temon, ni imagu damlud-matcxon en kiu
restas nur kvar damoj kaj kie, kompreneble, ni ne rajtas atendi
preteratentajxon. Memklare estas ke cxi-tie venko efektivigxas (ni
supozu la ludantojn egaltalentaj) nur pere de bonege konceptita movo
rezultigita per forta mensolaboro. Maldisponante kutimajn rimedojn,
la analizisto sin transjxetas en la spiriton de sia kontrauxstaranto,
sin identigas kun tiulasta kaj tiumaniere ne malofte prikonscias
ekrigarde la ununurajn rimedojn (foje ecx absurde facilajn) per kiuj
delogi en eraron aux hastigi en miskalkulon.

Jam de longa tempo oni konscias pri la forta influo kiun vistoludo
alportas al la homa kalkulpovo. Homoj havantaj la plej altkvalitan
intelekton lauxraporte distrigxas pretermezure gxin ludante dum ili
sin senigas kontente je sxakludado, taksante tiulastan frivola.
Preterdube, ekzistas nenia samspecajxo povanta tiom forte laborigi la
analizkapablon.

Povas esti ke la plej bona sxakludanto de la tuta Kristanlandaro
estas nur la plej bona sxakludanto. Sed kapablo pri vistoludado
ampleksas kapablon sukcesi pri cxiuj tiuj pli gravaj entreprenoj en
kiuj menso kontrauxbatalas menson.

Kiam mi diras "kapablo" mi voldiras tiun perfektan ludlertecon
inkluzivantan komprenon pri _cxiuj_ fontoj el kiuj lauxlegxaj
avantagxoj haveblas. Tiuj estas krom multnombraj, ankaux multformaj
kaj ripozas ofte en pensadkasxejoj nepre neatingeblaj al ordinara
komprenado. Observi atente estas memori klardetale. Kaj gxis tiu
punkto koncentrema sxakludanto povas bone sukcesi ludante viston cxar
la reguloj de Hojlo (bazitaj sur la nura mehxanismo de la ludo) estas
suficxe kaj gxenerale kompreneblaj. Tial disponi pri retenema memoro
kaj agi "lauxlibre" estas la nepraj kvalitoj kiuj konsistigas, laux
gxenerala opiniaro, bonan ludadon.

Sed estas pri aferoj situantaj eksterlime de nuraj reguloj ke
elmontrigxas la lerteco de la analizisto. Li faras, silente, aregon
da observajxoj kaj induktoj. Same agas, eble, liaj kunludantoj,
sed la diferenco en la amplekso de la akiritaj informajxoj sidas
ne tiom en la valideco de la induktado kiel en la kvalito de la
observado. La bezonata scio estas: _kion_ observi? Nia ludanto nepre
nenie sin limigas. Aldone, kvankam la ludo estas la celobjekto, li
ne malkonsentas fari induktojn bazitajn sur eksterlude situantaj
indicoj. Li kontrolas la mienon de sia partnero, gxin komparante
kun tiu de cxiu kontrauxstaranto. Li konsideras la manieron en kiu
cxiu ludanto arangxas enmane la kartojn, ofte kalkulante atuton
post atuto, honorajxon post honorajxo, laux la rigardoj kiujn la
rigardantoj direktas sur ilin. Li priatentas cxiun miensxangxon dum
antauxenevoluas la ludado, amasigante provizon da pensmaterialo
bazitan sur la diferencoj de sentosignaloj: certeco, surprizo,
triumfo, cxagreno. Laux la maniero enmanigi prenon li taksas cxu
la enmaniginto kapablas sukcesigi ceteran en la sama emblemo. Li
rekonas karton ruzluditan per la maniero en kiu la kontrauxstaranto
gxin surtablenigas. Hazarda aux senatenta vorto; senintenca faligo
aux renverso de karto kaj la kuniranta anksieco aux senzorgo de la
klopodo tion kasxi; la komptado de la prenoj kun ilia arangxordo;
embaraso, hezitado, avideco aux timego--cxiuj havigas al lia sxajne
intuicia perceptado indicojn pri la vera aferstato. Je la fino de
la du-tri unuaj ludrondoj li jam sciposedas la plenan enhavajxon de
cxiu ludmano kaj ekde tiam antauxen deponas siajn kartojn kun nepre
preciza intencado kvazaux la ceteraj ludantoj jam eksterenturnintus
siajn kartaversojn.

La analizkapablon ni ne konfuzu kun simpla ingxenieco; cxar, kvankam
la analizisto lauxnecese ingxenias, la ingxeniulo ofte mirinde
malkapablas analizi. La konstru- aux kombinscipovo, pere de kiu la
ingxenieco kutime evidentigxas kaj al kiu la frenologoj (erare, mi
opinias) atribuis apartan organon, supozante gxin esti prakapablo,
elmontrigxis tiel ofte cxe homoj kies intelekto en cxiu alia maniero
alproksimigxis idiotecon ke abunde komentas la kondicxon auxtoroj pri
moroj. Inter ingxenieco kaj analizkapablo ekzistas efektive ege pli
granda diferenco ol tiu ekzistanta inter fantazio kaj imago, kvankam
en maniero nepre analoga. Okazas, verdire, ke ingxeniuloj estas cxiam
fantaziaj dum _auxtentaj_ imagemuloj ne povas iam esti aliaj ol
analizaj.

La sekvonta rakonto sxajnos al la leganto sendube speco de komentario
pri tiuj jxus proponitaj teorioj.

Logxante en Parizo dum la printempo kaj parto de la somero de 18....,
mi ekkonatigxis tie kun iu S-ro C. Auxgusto Dupino. Tiu juna estimato
fontis el bonega, verdire eminenta familio, sed, pro sinsekvo da
malkutimaj eventoj, malsuprenfalis al tiel malricxa vivnivelo ke la
energio de lia karaktero venkigxis sub gxi kaj li cxesis frekventi la
mondon aux entrepreni rekonsistigi siajn fortunojn. Pro la bonvolo de
liaj kreditoroj ankoraux restis al li eta ero de lia heredajxo, kaj,
helpe de la enspezoj devenantaj de gxi, li sukcesis, pere de rigora
ekonomio, akiri la bazajn bezonajxojn de la vivo sen devi okupigxi
pri ties superfluajxoj. Libroj, efektive, farigxis lia ununura lukso
kaj en Parizo tiuj facile haveblas.

Nia unua renkontigxo okazis cxe malmultkonata biblioteko de
Monto-Martiro-Strato kie nia komuna sorto, postulante ke ni sercxu
sammomente la saman ege raran kaj ege mirindan volumon, nin
pliproksimigis unu al la alia. Foje kaj refoje, denove kaj redenove,
ni ekkunestis. Mi ege interesigxis pri la mallonga familia historio
kiun li rakontis al mi kun cxiu tiu malkasxemo kiun cxiu Franco
permesas al si kiam temas pri la memo. Surprizis min ankaux la vasta
etendigxo de lia legadsperto kaj, antaux cxio, mi sentis ardigxi mian
animon pro la sovagxa avido kaj la vigla fresxeco de lia imagkapablo.
Sercxante en Parizo la celobjektojn kiujn mi tiam deziris, mi opiniis
ke la kompanio de tia viro estos por mi pretervalora trezoro. Tiun
opinion mi malkasxe sciigis al li. Finfine ni arangxis kunlogxadon
dum mia gastado en la urbo. Pro tio ke mia monprovizo estis malpli
limigita ol lia, mi konsentis lui kaj mebli, laux stilo konvena al
la iom fantazia malgxojo de nia komuna karaktero, tempoeroditan kaj
groteskan domegon, de longe dezertan pro supersxticoj pri kiuj ni ne
enketis, kaj falantan en kadukecon en apartigita kaj ruinigita parto
de Sankta-Gxermano-Kvartalo.

Se la mondo konsciintus pri la rutino de nia tiuloka vivado, gxi
nin taksintus frenezuloj--kvankam, eble, frenezuloj de senminaca
karaktero. Nia izoligxo estis nepra. Ni akceptis neniajn vizitantojn.
Efektive, la situejon de nia retirigxo mi zorge malsciigis al miaj
antauxaj kunlaborantoj kaj jam de multaj jaroj Dupino cxesis gasti
kaj gastigi en Parizo. Ni ekzistis entute inter ni mem.

Mia amiko gxuis strangan fantazion (kiel alie mi nomu gxin?): apartan
amon al la nokto mem, por ties propra eco. Mi komencis partopreni
tute bonvole en tiu _strangajxo_ same kiel en cxiuj ceteraj tiajxoj
liaj. Kun nepra _senbrideco_ mi konsentis pri liaj kuriozaj kapricoj.
Kiam ne placxis al la zibelkolora diino gasti cxe ni, ni falsis sxian
cxeeston. Je la unua matena tagigxlumo ni fermis cxiujn masivajn
fenestrosxutrojn de nia malnova konstruajxo, lumigis paron da
kandeloj kiuj, forte parfumite, eligis nur la plej palacxajn kaj plej
feblajn radiojn. Helpe de tiuj ni aktivigis niajn animojn pere de
revado--legante, verkante, konversaciante--gxis kiam la horlogxo nin
informis pri la alveno de auxtenta Malhelo. Tiam ni eliris la domon,
celante ekskursadi en la stratoj, brako-sub-brake, dauxre diskutante
pri la dumtagaj temoj, aux promenante tien kaj cxien gxis malfrua
horo, sercxante inter la dibocxaj lumoj kaj ombroj de la granda
urbo tiun senfinon da mensa ekscitado kiun povas havigi trankvila
observado.

En tiuj momentoj mi ne povis ne prikonscii kaj primiri (kvankam lia
fertila ideismo jam pretigis min gxin supozi) apartan analizkapablon
cxe Dupino. Versxajne ege placxis al li, se ne intence gxin elmontri,
almenaux gxin utiligi, kaj li ne hezitis agnoski la plezuron tiel
sentitan. Li fanfarone diris al mi, kun mallauxta kluksona ridado, ke
la plej multaj homoj, kompare al li, portas kvazauxajn fenestrojn en
siaj brustoj kaj li kutime subtenis tiajn deklarajxojn prezentante
senperajn kaj ege surprizajn pruvojn pri lia intima kono pri la mia.
Lia maniero en tiaj momentoj estis frigida kaj abstrakta. Liaj okuloj
sensignigxis. Lia vocxo, kutime ricxtenora, iom sopranigxis preskaux
gxis impertinenteco, konservante tamen sian cxiaman zorgan kaj nepre
klaran elparolmanieron. Observante lin sperti tiujn humorojn, mi ofte
meditis pri la malnova filozofio de la Du-Parta Animo kaj distris min
imagante duoblan Dupinon: la kreivan kaj la solvan.

Oni ne supozu, laux tio kion mi jxus diris, ke mi rakontas misteron
aux verkas romanon. Tio kion mi priskribis cxe la Franco estis nur
la rezulto de ekscitita, aux eble malsanigita, intelekto. Sed pri la
karaktero de liaj dirajxoj en la koncernaj tempoj, ekzemplo pli bone
komprenigos la aferon.

Ni promenadis iun nokton laux longa malpura strato proksime al
Regxa-Palaco. Okupigxante ambauxflanke, sxajne, pri aparta meditado,
dum almenaux dek kvin minutoj nek li nek mi eldiris ununuran silabon.
Subite Dupino interrompis la silenton per cxi-tiuj vortoj.

"Li estas ege malalta ulo, mi diru la veron, kaj pli bone tauxgus al
Varieteo-Teatro."

"Tion ni ne pridubu," mi respondis auxtomate kaj ne konsciante
unuamomente (tiom mi priatentis nur mian propran meditadon) pri la
eksterordinara maniero en kiu la parolinto ehxadis miajn proprajn
pensadojn. En la sekvinta momento mia menso revenis al la nuna tempo
kaj mia miro ekprofundis.

"Dupino," mi diris serioze, "tio preteriras mian komprenon. Mi ne
hezitas agnoski mian miron kaj apenaux scipovas kredi miajn sensojn.
Kiel eblas ke vi sciis ke mi pensis pri...?" Cxi-tie mi pauxzis,
dezirante ekcerti preterdube cxu li vere scias pri kiu mi pensis.

"...pri Cxantijo," li diris. "Kial vi pauxzas? Vi opiniadis silente
ke lia malgranda figuro lin maltauxgigas por tragedio."

La temo estis precize tiu kiun mi jxus primeditadis. Cxantijo estis
antauxa sxuflikisto de Sankta-Deniso-Strato kiu, fervorigxinte pri
la scenejo, entreprenis ludi la rolon de Kserkso en la samtitola
tragedio de Krebijono kaj sin ege malfavore kritikigis pri sia
laboro.

"Diru al mi, nome de Cxielo," mi deklaris, "la metodon--se temas pri
metodo--per kiu vi sukcesis scipenetri mian animon pri tiu afero."
Efektive, mi ecx pli multe surprizigxis ol mi bonvolis agnoski.

"Estis la fruktovendisto," respondis mia amiko, "kiu instigis vin
konkludi ke la plandumriparisto ne suficxe altas por ludroli kiel
Kserkso aux aliaj samspecaj homoj."

"La fruktovendisto! Vi mirfrapas min! Mi konas nenian ajn
fruktovendiston!"

"La viro kontrauxkurinta vin kiam ni eniris la straton--povas esti,
antaux dek kvin minutoj."

Nun mi memoris ke, efektive, fruktovendisto, portante surkape grandan
korbon da pomoj, preskaux terenfaligis min hazarde, dum ni elpasis
C.....-Straton en la vojon kie ni nun staris. Tamen mi nepre ne
komprenis kiu rilato kunligis tion kaj Cxantijon.

Dupino estas neniel _cxarlatano_. "Mi klarigu," li diris, "kaj, por
ke vi komprenu klare cxion, ni unue resekvu la itineron de viaj
meditadoj ekde la momento en kiu mi parolis al vi gxis tiu de la
renkontigxo kun la koncerna fruktovendisto. La pli grandaj eroj de
la cxeno estigxas tial: Cxantijo, Oriono, D-ro Nikolo, Epikuro,
stereotomio, la pavimsxtonoj, la fruktovendisto."

Estas malmultaj homoj kiuj en lauxhazarda vivmomento ne elektis
distrigxi rememorante la pensaditineron ilin kondukintan al apartaj
opinioj. La entrepreno ofte plenas je intereso. Tiu kiu unuan fojon
entreprenas la taskon miregas pri la sxajne senlimaj distanco kaj
senkohero apartigantaj la komenc- kaj la finpunktojn. Kiel granda
tial estis sendube mia mirego kiam mi auxdis la Francon anonci
la jxusan informon dum mi ne scipovis malagnoski ties veron. Li
dauxrigis:

"Ni parolis pri cxevaloj, se mi bone memoras, jxus antaux ol eliri
C.....-Straton. Tio estis la lasta temo kiun ni pridiskutis. Dum
ni transiris en la nunan straton, fruktovendisto, portante surkape
grandan korbon, rapide preterpasante nin tangxamove, flankensxovis
vin sur amason da pavimsxtonoj tie kunigitaj kie oni riparas la
irvojon. Vi surpasxis unu el la malfiksaj sxtonoj, stumbletis,
iom tro strecxis maleolon, ekestigis gxenitan aux pauxtan mienon,
murmuretis kelkajn vortojn, turnigxis por rigardi la amason, tiam
antauxeniris silente. Mi ne atentis apartacele vian konduton, sed
lastatempe observado farigxis por mi speco de neprajxo."

"Vi fiksrigardis la grundon, kontrolante kun iritigxema aspekto la
truojn kaj sulkojn de la pavimento (tiel mi konsciis ke vi ankoraux
pripensis la sxtonojn) gxis kiam ni atingis la vojeton nomigxantan
"Lamartino", kiun, eksperimentcele, oni pavis per superkusxigitaj kaj
nititaj blokoj. Cxi-tie via mieno heligxis kaj, vidante movigxi viajn
lipojn, mi ne rajtis dubi ke vi murmuris la vorton "stereotomio",
terminon kiun oni pompe atribuas al tiu speco de pavimento. Mi
sciis ke vi ne sukcesus diri al vi "stereotomio" sen ekpensi pri
atometoj kaj rezulte pri la teorioj de Epikuro kaj, pro tio ke
kiam antauxnelonge ni pridiskutis tiun temon mi menciis al vi kiel
malkutime, tamen kiel senrimarke, la svagajn divenojn de tiu eminenta
Heleno konfirmis nia lastatempa nebuloza kosmogonio, mi opiniis ke vi
ne povus eviti suprendirekti la rigardon gxis la granda _nebulozo_
en Oriono kaj mi nepre atendis ke vi tiel kondutu. Efektive, vi
jes ja suprenrigardis kaj nun mi certis esti sekvinta gxuste vian
pensadvojon."

"Tamen en tiu akra riprocxado aperinta kontraux Cxantijo en la
hierauxa _Muzeo_, la satiristo, aludante tiel hontinde la nomsxangxon
efektivigitan de la sxuflikisto kiam tiu surmetis la kotornon, citis
Latinlingvan linion pri kiu ni ofte konversaciis. Mi volas diri la
linion: _Perdidit antiquum litera primum sonum_ (La antikvan sonon
detruas la unua litero.). Mi jam diris al vi antauxe ke la citajxo
aludas Orionon, vorto kiu prae literumigxis Uriono, kaj pro iuj ecoj
havantaj rilatojn kun tiu klarigo, mi konsciis ke gxin vi ne povintus
forgesi. Klare estis, tial, ke senmanke vi kunligus la ideon pri
Oriono kaj tiun pri Cxantijo. Ke vi jes ja kunligis ilin mi konsciis
vidinte la karakteron de la rideto transpasinta viajn lipojn. Vi
pensis pri la oferbucxo de la kompatinda sxuflikisto. Gxis tiam vi
antauxenklinigxis piedpasxante. Nun tamen mi vidis vin vertikaligxi
plenaltecen. Mi certis tiam ke vi meditadis pri la malalta persono
de Cxantijo. Tiumomente mi interrompis vian meditadon por rimarkigi
ke pro tio ke li estas verfakte ege malgranda ulo, tiu Cxantijo, li
havus pli bonajn sxancojn sukcesi cxe Varieteo-Teatro."

Ne longe post tio, ni tralegis vesperan numeron de _Tribunala Gazeto_
kiam la sekvontaj linioj kaptis nian atenton.

EKSTERORDINARAJ MURDOJ. Hodiauxmatene, cxirkaux la tria horo,
vekis la dormantajn logxantojn de Sankta-Rohxo-Kvartalo
sinsekvo da teruraj sxirkrioj fontintaj versxajne el la
kvara etagxo de domo de Kadavrejo-Strato, apartenanta
laux la gxenerala scio ekskluzive al iu S-rino Lespanajo
kaj sxia filino Frauxlino Kamijo Lespanajo. Post ioma
prokrasto, okazigita per sensukcesa klopodo sin enlasigi en
la kutima maniero, oni rompis la cxefpordon per levstango
kaj ok-dek najbaroj eniris, en la kompanio de du gxendarmoj.
En tiu momento la krioj jam cxesis sed, dum la vizitantaro
suprenrapidigxis laux la unua sxtuparo, du krudaj vocxoj, aux
ecx pli, auxdigxis kolere disputante versxajne en la supera
nivelo de la domo. Kiam la enirintoj atingis la duan etagxon
ankaux tiuj disputbruoj jam silentis kaj cxio restis en nepra
sensono. La kontrolantaro diskunigxis diversdirekten, hastante
de cxambro al cxambro. Alveninte grandan malantauxflankan
cxambron de la kvara etagxo (post malfermi perforte la pordon
kies sxlosilo trovigxis en la interna sxlosiltruo), la
enketantoj ekvidis spektaklon pli mirigan ol timigan.

Granda hxaoso malbeligis la apartamenton: rompitaj kaj
flankenjxetitaj mebloj kusxis dise cxirkaux la tuta cxambro.
Estis nur unu litkadro sed de sur tiu oni formetis la liton kaj
gxin jxetis en la mezon de la cxambro. Sur segxo kusxis razilo,
sxmirite je sango. Sur la fajrejo vidigxis du-tri longaj dikaj
bukloj da griza homhararo, ankaux trempetite je sango, kaj
versxajne fortirite ekde la radikoj. Sur la planko trovigxis
kvar Napoleon-moneroj, topaza orelringo, tri grandaj argxentaj
kuleroj, tri pli malgrandaj kuleroj de Algxera falsargxento kaj
du sakoj enhavantaj preskaux kvar mil orfrankojn. La tirkestoj
de iu sxranko, staranta en unu angulo, estis malfermitaj kaj
versxajne disrabitaj, kvankam ankoraux restis en ili multaj
objektoj. Malgranda fera monsxranko malkovrigxis sub la _lito_
(ne sub la litkadro). Gxi estis malfermita kaj la sxlosilo
staris ankoraux en la pordo. Gxi enhavis nur kelkajn malnovajn
leterojn kaj ceterajn senvalorajn dokumentajxojn.

Pri S-rino Lespanajo neniaj spuroj vidigxis cxi-tie. Sed
malkutima kvanto da fulgo trovigxis en la fajrejo pro kio
oni kontrolis la kamentubon kaj el gxi fortrenis (horora
rakontendajxo!) la kadavron de la filino, renversitan kaj
suprensxovitan ioman distancon en la mallargxan malfermajxon.
La korpo ege varmis. Gxin kontrolante, oni rimarkis multajn
ekskoriajxojn sendube okazigitajn pro la perforto per kiu
gxi ensxovigxis kaj eltirigxis. La vizagxo elmontris multajn
severajn gratajxojn kaj la gorgxo malhelajn ekimozojn kaj
profundajn ungonocxojn kvazaux la viktimo mortintus pro
strangolado.

Post kompleta enketo pri cxiu ero de la domo kaj sen malkovri
ceterajn indicojn, la kontrolantaro antauxeniris en malgrandan
pavimitan korton situantan malantaux la domo kaj tie kusxis
la kadavro de la maljunulino. Sxia gorgxo estis tiel nepre
tratrancxita ke kiam oni entreprenis levi la korpon, ties kapo
forfalis. Kaj korpo kaj kapo estis horore mutilitaj, precipe la
korpo kiu neniel similis homan estajxon.

Pri tiu timiga mistero gxis nun ekzistas, laux nia kompreno,
neniega indico.

La sekvinttaga jxurnalo raportis tiujn aldonajn detalojn:

LA TRAGEDIO DE KADAVREJO-STRATO. Multajn homojn oni jam
intervjuis rilate al tiu ege eksterordinara kaj timiga afero,
[la vorto _afero_ ankoraux ne havas en Francio tiun humuran
signifon kiun gxi havas cxe ni] sed okazis gxis nun nepre nenio
povanta gxin klarigi. Ni citas cxi-poste cxiujn materialajn
informajxojn kunigitajn.

PAUXLINO DUBURGO, lavistino, depozicias ke sxi konas ambaux
mortintojn jam de tri jaroj, lavinte vestajxojn por ili
dum tiu periodo. La maljunulino kaj la filino gxuis bonajn
rilatojn inter si, estis tre amemaj unu pri la alia. Ili
pagis bonsalajre sxian laboron. Havis neniajn informojn pri
vivmaniero nek enspezkvanto de ili. Kredas ke S-rino L.
sortodivenis por gajni vivmonon. Lauxonidire havis sxparkonton.
Neniam renkontis aliajn homojn en la domo kiam kolektis aux
liveris vestajxojn. Certas ke ili dungis nenian servanton.
Versxajne estis neniaj mebloj en la tuta konstruajxo krom
kvaraetagxe.

PETRO MOROO, tabakisto, depozicias ke li kutimis vendi etajn
kvantojn da fumtabako kaj snuftabako al S-rino Lespanajo
dum preskaux kvar jaroj. Naskigxis en la najbarejo kaj de
cxiam logxas tie. La domon en kiu trovigxis la kadavroj la
mortinto kaj sxia filino enlogxis dum pli ol ses jaroj. Antauxe
enlogxis gxin juvelisto kiu vicluigis la superajn cxambrojn al
diversuloj. La domo apartenis al S-rino L. Sxi malkontentigxis
pri la difektajxoj kiujn la luanto estigis al la proprietajxo
kaj translogxigxis tien sxi mem, malkonsentante luigi iun
ajn parton. La maljunulino estis infankonduta. La atestinto
vidis la filinon eble kvin-ses fojojn dum la ses jaroj. La
paro estigis ege izolitan vivadon, lauxraporte disponis monon.
Auxdis najbarojn diri ke S-rino L. sortodivenas--tamen ne
kredas tion. Neniam vidis eniri la domon iun ajn krom la
maljunulino kaj sxia filino, la pordisto unu-du fojojn, kaj
kuracisto ok-dek fojojn.

Multaj ceteraj homoj, najbaroj, atestis samdetale. Ili menciis
neniun kiel oftan vizitinton de la domo. Oni ne sciis cxu
S-rino L. kaj sxia filino havas vivantajn parencojn. La sxutroj
de la surstrataj fenestroj nur malofte malfermigxis. Tiuj de
la malantauxa domflanko estis cxiam fermitaj, krom tiuj de
la granda malantauxcxambro de la kvara etagxo. La domo estas
bonstata konstruajxo--ne tre malnova.

ISIDORO MUSETO, gxendarmo, depozicias ke, vokite al la domo
cxirkaux la tria de la mateno, li trovis dudek-tridek homojn
starantajn antaux la pordego, strebantajn eniri. Malfermis gxin
perforte tempofine, per bajoneto, ne per levstango. Spertis
nur malmulte da gxeno gxin malfermante pro tio ke gxi estis
duobla aux faldpordego, riglita nek suprajxe nek malsuprajxe.
La kriacxoj dauxre auxdigxis gxis la perforta malfermigxo de la
pordego--tiam subite cxesis. Ili auxdigxis sxajne kiel kriacxoj
de homo/homoj spertanta/spertantaj grandan doloregon. Estis
lauxtaj kaj longdauxraj, ne mallongaj kaj rapidaj. Depoziciinto
malfermis la suprenirantan vojon laux la sxtuparo. Atinginte
la unuan etagxon, auxdis du vocxojn kverelantajn lauxte kaj
kolere. Rauxka estis la unua; ege pli strida, kaj stranga, la
alia. Scipovis kompreni kelkajn vortojn eldiratajn de la unua
vocxo, vocxo de Franco. Certis ke ne estis vocxo de virino.
Sukcesis rekoni la vortojn _sacre_ kaj _diable_. La strida
vocxo estis tiu de fremdalandano. Ne certis cxu gxi estis
vira aux ina vocxo. Ne sukcesis malcxifri la eldiritajxon sed
opiniis ke temis pri la Hispana lingvo. La staton de la cxambro
kaj tiun de la kadavroj la depoziciinto priskribis same kiel ni
priskribis hieraux.

Pages:
1 | 2 | 3 | 4

Ay Mijo! Why Do You Want To Be An Engineer?
New Book, Endorsed By Society of Hispanic Professional Engineers, Profiles Successful Latino Engineers to Inspire Young Math, Science Students

Oklahoma City to be Site of NAHJ Region 5 Conference
A little more than a year after forming, the Oklahoma City Chapter of the National Association of Hispanic Journalists will be the host for the 2007 Region 5 Conference, March 30 - 31.

Support Teen Literature Day planned for April 19
The Young Adult Library Services Association (YALSA), the fastest growing division of the American Library Association (ALA), is celebrating its first ever Support Teen Literature Day on April 19, as part of ALA's National Library Week celebration.